Venontlunde rekomenciĝos la lernojaro 2020-2021 en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-31 09:13:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministrino pri edukado Ena Elsa Velázquez informas pri rekomenco de la lernojaro 2020-2021

Havano, aŭg 31 (RHK) Ekde la venonta lundo, la 6-a de septembro, la lerneja jaro 2020-2021 rekomenciĝos en Kubo, per televidaj instruaj agadoj, kies enhavon oni informos, fine de ĉi tiu semajno, al familioj kaj precipe al studentoj.

La novaĵoj estis diskonigitaj de la ministrino pri edukado, Ena Elsa Velázquez Cobiella, kiu ankaŭ anoncis, ke "oni konsideris,  kune kun la ministerio pri publika sano, ke studentoj disvolvos vid-al-vidajn instruajn agadojn, tuj kiam ili estas vakcinitaj. "

"Ni scias - diris la estrino - ke la kuba familio tre zorgas pri la rekomenco de la lerneja jaro 2020-2021. "Ĝuste pri la detaloj  faritaj de la Edukministerioj kaj Supera Edukado por daŭrigi la instruadan procezon en la lando, okazis  kunveno  ĉi-lunde  en la Palaco de la Revolucio.

La kunvenon  gvidis  la Unua Sekretario de  la Komunista Partio  kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, same kiel  la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz.

Pri Supera Edukado, ĝia estro, José Ramón Saborido Loidi, parolis pri la graveco, ke en ĉiu teritorio ĉiu Universitato, kune kun la aŭtoritatoj de la Komunista Partio kaj la Registaro, preparu la kondiĉojn de la instruejoj. Tiusence "septembro kaj oktobro" konsistigos transiran stadion.

La ministrino Ena Elsa Velázquez klarigis, ke la vakcinado de studentoj estos en tri grupoj: la unua inkluzivas tiujn en dekdua grado, tiujn en la tria kaj kvara jaroj de pedagogia trejnado, kaj tiujn en la tria jaro de teknika kaj profesia edukado.

 Dua vakcina grupo inkluzivas studentojn inter 12 kaj 18 jaroj. Estus tiuj de la deka grado, kaj tiuj de la dekunua, kaj la resto de la pedagogia trejnado, teknika edukado kaj baza mezlernejo; "Sed ni ankaŭ konsideris kun Publika Sano inkluzivi studentojn de sesa grado." La tria grupo, ŝi klarigis, inkluzivas studentojn en bazinstruado, de antaŭlerneja ĝis kvina klaso.

La ministrino deklaris, ke ronda tablo estas planita por ĉi tiu merkredo, kiu komenciĝos je la 18:00, "kie ni donos detalojn pri ĉi tiuj informoj."


Fonto: Granma


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up