Kubo sciigas ke en novembro 92% de la loĝantaro estos vakcinita

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-01 11:06:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 1 (RHK) La kuba Ministerio pri Publika Sano merkrede komencis la vakcinadon por kvin milionoj da kubanoj, kio reprezentos gravan defion por la san-sistemo, kiu en novembro kovros 92% de la loĝantaro.

La novaĵoj aperis dum la interŝanĝo kun spertuloj kaj sciencistoj okazinta en la Palaco de la Revolucio kun la prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, kiun ankaŭ ĉeestis la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, kaj kiu estis gvidita de la estro de MINSAP, doktoro José Angel Portal Miranda.

La Direktoro pri Scienco kaj Teknologia Novigo de la Sanministerio, d-rino Ileana Morales, diris, ke ĝis nun pli ol 3 milionoj 600 mil kubanoj ricevis  la kompletan vakcin-skemon, kiu reprezentas 32,8%  de la tuta loĝantaro.

Ŝi aldonis, ke 87 komunumoj en la lando intervenis kun la vakcinoj Soberana 02 aŭ Abdala, el kiuj 27 finis kun la tri planitaj dozoj, dum  la lasta semajno la vakcina procezo komenciĝis en aliaj 31 teritorioj.

"Tio diras al ni, ke ĝis la fino de septembro almenaŭ la tuta loĝantaro vakcinebla almenaŭ komencos sian unuan dozon".

La Direktorino pri Scienco kaj Teknologia Novigo de MINSAP prezentis la kalendaron por fermi provincojn kun vakcinado. Krom Havano kaj la speciala komunumo Isla de la Juventud, kiuj jam finis, en la venontaj tagoj la provincoj Santiago de Kubo, Matanzas, Ciego de Ávila, same kiel Camagüey kompletigos sian vakcinan programon kontraŭ Kovim-19.

Poste, la vakcina procezo influos Holguín, Pinar del Río kaj Villa Clara, dum la ceteraj provincoj trairos la tutan monaton de septembro kaj inkluzivos tiujn, kiuj havas komunumojn ankoraŭ ne finitajn.

La Prezidanto de la Supera Organizo pri Komercadministrado BioCubaFarma, Eduardo Martínez Díaz, konfirmis, ke la produktado de vakcinoj subtenas la plenumon de la planita kalendaro.


fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up