Biden daŭrigas la blokadon kontraŭ Kubo per la Leĝo Komerca kun la Malamiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-08 08:30:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, sep 8 (RHK) La prezidento de Usono, Joe Biden, plilongigis por alia jaro la Komercan Leĝon kun la Malamiko, unu el la statutoj de la Blanka Domo, kiu subtenas la ekonomian, komercan kaj financan blokadon kontraŭ Kubo.

Laŭ Russia Today, la memorando subskribita de Biden tekstas, ke "la daŭrigo de la ekzercado de ĉi tiuj aŭtoritatoj rilate al Kubo dum unu jaro estas en la nacia intereso de Usono" kaj difinas la daton por la nova revizio la 14-an de septembro, 2022.

La ripeta plilongigo de la blokado ignoras la malakcepton de la absoluta plimulto de la monda komunumo, esprimita ĉiujare ĉe UN, al genocida politiko, kiu, en la kunteksto de KOVIM-19, la usona registaro oportunisme pliintensigis, en la obstina provo  kapitulacigi  la kuban popolon pro malsato, malsano kaj mizero.

La plej freŝa raporto de Kubo en tiu kazo registras, ke la amasigitaj damaĝoj sumas je 147 853,3 milionoj da dolaroj, kaj montras kiel, nur inter aprilo kaj decembro 2020, la blokado kaŭzis perdojn en la ordo de 3 586,9 milionoj da dolaroj.


Fonto: RT
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up