Kubo superas 15 milionojn da dozoj kontraŭ Kovim-19 jam injektitaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-09 12:31:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vakcinado amasa en Kubo.   Foto: Ronald Suárez Rivas

Havano, sep 9 (RHK) Entute 15 milionoj 242 mil 20 dozoj da naci-produktitaj  vakcinoj kontraŭ Kovim-19 estis  injektitaj en Kubo, raportis ĵaŭde la Ministerio pri Publika Sano (Minsap).

Laŭ la plej nova raporto de la saninstanco, ses milionoj 104 mil 513 homoj ricevis almenaŭ la unuan dozon de unu el siaj propraj imunigiloj, kio reprezentas 54,5 %  de la landa loĝantaro (ĉirkaŭ 11 milionoj 300 mil).

Ĉi tiu indikilo superas la mondan mezumon, ĉar nur 41,3 % de la planedaj loĝantoj havas la komencan injekton, laŭ datumoj de la informa platformo Nia Mondo en Datumoj.

El la pli ol ses milionoj da kubanoj menciitaj supre, kun dua dozo aplikita estas kvar milionoj 954 mil 245 kaj kun kompletaj vakcinaj programoj (tri dozoj), kvar milionoj 171 mil 907.

La kariba nacio ĵus aprobis novan vakcinan programon, kiu imunigos 92,6%  de sia loĝantaro antaŭ la fino de novembro, por kio ĉi-monate estas atendite, ke ĉirkaŭ kvin milionoj  da kubanoj ricevos almenaŭ la unuan dozon de unu el la propraj vakcinoj. 

Laŭ la direktorino de Scienca kaj Teknologia Novigo de Minsap, Ileana Morales, la imuniga procezo en Havano jam finiĝis kaj tiu etapo finiĝos meze de ĉi tiu monato en la provincoj Santiago de Kubo, Matanzas, Ciego de Ávila kaj Guantánamo. 

La drino.  asertis, ke la provincoj kun kompleksa epidemiologia situacio estas prioritatitaj kaj ekde tiu tago ili estos en tiu grupo: Pinar del Río, Holguín, Villa Clara kaj Camagüey.
Aliaj teritorioj kiel Artemisa, Mayabeque, Sancti Spíritus, Las Tunas kaj Granma komencos vakcinadon en la dua dekkvino.

Konvaleskantoj de Kovim-19 kaj tiuj alergiaj al tiomersalo ankaŭ devas esti vakcinitaj en septembro per la vakcino de la Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio, Abdala, kaj tiu de la Finlay-Instituto de Vakcinoj, Soberana 02, grupo en kiu ili estas proksimume  250 mil kubanoj kaj la nombro devas kreski.

Krome, la lando estas la unua en la mondo kun amasa kontraŭ-Kovim-19-imuniga kampanjo por infanaj aĝoj inter du kaj 18-jaroj aĝaj, kiu komenciĝis pasintan tagon. 


Fonto: Prensa Latina
 



Komentarioj

  • Javier Ramos's gravatar
    Javier Ramos
    09/09/2021 06:53 pm

    Bonega novaĵo, dankon pro la detala informo!


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up