Miguel Díaz-Canel partoprenas festojn de la meksika sendependeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-16 10:06:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel en Meksiko

Havano, sep 16 (RHK) Por partopreni la festojn por meksika sendependeco, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, faras oficialan viziton al tiu nacio, kie, krome li partoprenos la VI Pintkunvenon de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac).

La ĉeesto de la kuba ŝtatestro en tiel grava festo montras, ke dum la preskaŭ 120 jaroj de senĉesaj politikaj-diplomatiaj rilatoj, ekzistas la volo profundigi duflankan kaj plurflankan interŝanĝon; krom vastigi kulturajn ligojn kaj fratecon por komuna utilo.

Tiurilate, la meksika prezidento, Andrés Manuel López Obrador, reliefigis la longan amikecan rilaton inter Kubo kaj Meksiko, la pozicio de lia lando ekde la fruaj jaroj de la Kuba Revolucio, kiam li estis la sola en la regiono, kiu ne rompis rilatojn kun la Grandaj Antiloj, kaj malakceptis la provojn de Usono izoli ĝin.

«Ni ne estas ies lakeoj, kaj Meksiko estas sendependa, libera kaj suverena lando, kun klara ekstera politiko, en kiu li reasertas tion, kion diris Benito Juárez: inter individuoj, kiel inter nacioj, respekto de la rajtoj de aliaj estas la paco," diris Obrador.

Historio atestas tiun fratecon. Nia Nacia Heroo José Martí loĝis en Meksiko, kaj tie li riĉigis sian revolucian kaj usonan vizion; Ankaŭ pasis la ekzilo de la studenta gvidanto Julio Antonio Mella, kaj de la meksikaj bordoj la junaj revoluciuloj, kun Fidel ĉe la stirilo, ekiris sur la jakto Granma, por entrepreni la lastan etapon de la lukto por la kuba sendependeco.

En nia memoro, antaŭ la soldula invado de Playa Girón en 1961, generalo Lázaro Cárdenas organizis internacian brigadon por akompani Fidel kaj la kuban popolon en la defendo de sia suvereneco. La subteno de Meksiko ĉiujare en la batalo por ĉesigo de la genocida kaj krima ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono estas ankaŭ historia.

Hodiaŭ Meksiko akiras grandan gravecon kiel regiona aktoro, ĉar kiam ĝi okupas la dumtempan prezidantecon de Celac, ĝi havas la defion prononci komunan kunlaboron inter la membroŝtatoj de la organizo, en tre kompleksa tempo pro la limoj de KOVIM-19.


Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up