Díaz-Canel kaj AMLO interkonsentas profundigi politikan dialogon kaj ekonomiajn rilatojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-17 08:55:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunvenas la prezidento Díaz-Canel kaj AMLO en Meksiko

Meksikurbo, sep 17 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel kaj AMLO kunvenis en la sidejo de la Nacia Palaco de Meksiko.

La renkontiĝo okazis en afabla kaj amika etoso kaj ambaŭ partneroj elstarigis la intereson profundigi la politikan dialogon altnivelan kaj ratifis la volon ampleksigi la ekonomiaj kaj komercajn rilatojn, investadon kaj kunlaboron en sferoj kiel sano, bioteknologio, sporto, edukado kaj turismo, samkiel la kulturajkajk akademiaj rilatoj, i.a.

La kuba prezidento parolis pri  la intimaj historiaj ligoj kaj amikeco inter la du nacioj, dankante la solidarecon kaj subtenon ricevitajn en la kunteksto alfronti la pandemion KOVIM-19 kaj la intensigon de la ekonomia, komerca kaj ekonomia blokado de Usono kontraŭ Kubo.

Same, ambaŭ unuaj gvidantoj ripetis sian devon labori por la unueco kaj integriĝo de Latin-Ameriko kaj Karibio sub la Por Tempa Prezidanteco de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac) de Meksiko kaj por la defendo de Nia Ameriko kiel Zono de Paco.

Akompanis la kuban prezidenton, ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez Parrilla; Luis Alberto Rodríguez López-Callejas, konsilanto de la prezidento; Rodrigo Malmierca Díaz, ministro pri ekstera komerco kaj eksterlanda investo; Anayansi Rodríguez Camejo, vicministro pri eksteraj rilatoj; Eugenio Martínez Enríquez, ĝenerala direktoro por Latin-Ameriko kaj Karibio de la Ministerio pri Eksterlaj Aferoj; kaj Pedro Núñez Mosquera, kuba ambasadoro en Meksiko.

Ĉeestis ĉe la meksika flanko la ministro pri eksterlandaj aferoj Marcelo Ebrard Casaubón; la Sekretario pri Financoj kaj Publika Kredito, D-ro Rogelio Ramírez de la O; la Sekretario pri Sano, D-ro Jorge Alcocer Varela; la kunordiganto de Konsilistoj al la Prezidanteco de la Respubliko, Lic. Lázaro Cárdenas Batel; la Subsekretario pri Antaŭzorgo kaj Sanreklamo, D-ro Hugo López-Gatell Ramírez, kaj la estro de la Federacia Komisiono por Protekto kontraŭ Sanitaraj Riskoj, D-ro Alejandro Svarch Pérez.


Fonto: Cubadebate
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up