Investita per la ordeno José Martí la prezidento de Vjetnamio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-20 08:32:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Subskribas Vjetnamio kaj Kubo kunlaborinstrumentojn 

Havano, sep 20 (RHK) La solidareco kaj amikeco inter Vjetnamio kaj Kubo estos eterne nedetrueblaj ", diris la vjetnama prezidento kaj membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de tiu lando, Nguyen Xuan Phuc, ricevinte la ordenon José Martí el la manoj de la  prezidento Miguel Díaz- Canel Bermúdez.

En la Palaco de la Revolucio, la vizitanto elstarigis la honoron kaj emocion ricevi la plej altan distingon donitan de la kuba ŝtato, samtempe elstarigante la ligojn de solidareco kaj amikeco, kiuj kunigas la du partiojn, ŝtatojn kaj popolojn.

La 2-an de decembro, 1960, li rememoris, Kubo fariĝis la unua lando en la okcidenta hemisfero, kiu oficiale starigis diplomatiajn rilatojn kun la tiama Vjetnama Demokratia Respubliko.
Malgraŭ la granda geografia distanco, kiu apartigas Vjetnamion de la insulo, Nguyen Xuan Phuc substrekis la kamaradecon, solidarecon, reciprokan subtenon kaj proksiman duflankan kunlaboron.

Li citis la frazon de Fidel Castro: "Por Vjetnamio ni pretas doni eĉ nian propran sangon."

Nguyen Xuan Phuc asertis la volon forĝi la ekzemplajn kaj travideblajn solidarajn ligojn, kiujn prezidento Ho Chi Minh, la gvidanto Fidel Castro kaj la generacioj de gvidantoj kaj popoloj de ambaŭ landoj konstruis kaj kiuj estis pruvitaj tra la historio en la lastaj 60 jaroj.

En la ceremonio, en la Palaco de la Revolucio, aŭtoritatoj de ambaŭ nacioj subskribis plurajn jurajn kunlaborinstrumentojn:

Agadplano por efektivigo de la meza limtempo ekonomia-duflanka tagordo por la periodo 2021-2025

.Memoranda interkonsento inter la Ministerioj pri Publika Sano de ambaŭ landoj por kunlaboro en ĉi tiu sektoro.

Kunlabora programo por la periodo 2022-2023 inter la ministerioj pri justico de ambaŭ landoj.

Agadplano inter la Ministerio pri Nutraĵa Industrio de Kubo kaj la Ministerio pri Agrikulturo kaj Kampara Disvolviĝo de Vjetnamio pri la plenumo de la projekto "Subteno por la disvolviĝo de akvokulturo en Kuba fazo 3. Pliiĝo de akvokultura produktado en Kubo".

Memorando de kompreno pri la plano pri kunlaboro pri cibersekureco inter la Ministerio pri Komunikado de Kubo kaj la Ministerio pri Informado kaj Komunikado de Vjetnamio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up