La tuta loĝantaro de Kubo havos almenaŭ unu dozon da naciaj imunogenoj fine de septembro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-27 12:17:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubaj vakcinejoj kontraŭ Kovim-19

Havano,  sep 27 (RHK) Decida semajno hodiaŭ komenciĝas en Kubo por amasa vakcinado kontraŭ Kovim-19, procezo celanta certigi, ke la tuta loĝantaro havu almenaŭ unu dozon da naciaj imunogenoj antaŭ la fino de septembro.

Tiel priskribis ĝin prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez, kiam ok milionoj 879 mil 811 civitanoj (79,3%) jam ricevis tiun kvanton de injektebla Soberana 02, de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV), kaj de Abala, ĉi-lasta projektita de la Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB).

La provincoj Havano, Matanzas, Cienfuegos, Ciego de Ávila kaj Santiago de Kubo elstaras pro la progresoj en vakcinado, reflektitaj en la favora epidemiologia scenaro, kiun ili nuntempe prezentas, li substrekis.

Por atingi la tutan loĝantaron de la kariba lando, la vakcinado de maljunuloj resaniĝintaj de la malsano komenciĝis sabate en la ĉefurbo kaj pluraj provincoj de la lando kun dozo de Soberana Plus, de IFV, kaj tiuj alergiaj al tiomersalo kun 120 mil ekzempleroj de Abdala liverita vendrede de la CIGB.

Proksimume 1 400 infanoj kaj junuloj ĝis 18-jaraj, kiuj estas hipersentemaj al  tiu medikamento, estos inokulitaj per la nacia imunogeno  Soberana 02, kaj ĉirkaŭ 22 000 plenkreskuloj kun Abdala sen ĉi tiu komponaĵo, raportis la ĵurnalo Tribuna de La Habana.

Ĉirkaŭ 120.000 konvaleskantoj kun malpli ol du monatoj trapasi la malsanon ricevos ununuran dozon de Soberana Plus kaj en la kazo de infanoj, ili ne estos imunigitaj dum la planita vakcina kandidato atendas aprobon de la Centro  por Kontrolo Ŝtata de Medikamentoj, aparatoj kaj medicinaj iloj (Cecmed), reguligisto en la insulo.

En kunveno de la Provizora Laborgrupo por alfronti la Kovim-19 en ĉi tiu urbo, oni raportis, ke laŭ la plano, la venontan merkredon la kuba ĉefurbo imunigos 95 % de sia loĝantaro per unua interveno kaj kompletigos la planon de  tri dozoj je ĉirkaŭ 80%.

La CIGB konfirmis sabate per sia Tviter-konto la produktadon de 30 milionoj da dozoj de ĉi tiu injekteblaĵo, kiu garantios la imunigon de la loĝantaro pli ol 19-jaraĝa, same kiel gravedaj virinoj, mamnutrantaj patrinoj, homoj kun transplantoj, adoleskuloj kaj junuloj en finaj gradoj de la nacia eduka sistemo.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up