Hodiaŭ Kubo memorploras la Tagon de la Viktimoj de Terorismo, 45 jarojn post la Krimo de Barbado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-06 08:25:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Viktimoj de la krimo de Barbado organizita de CIA

Havano, okt 6 (RHK) Kubo memorploras hodiaŭ la Tagon de la Viktimoj de Ŝtata Terorismo, en kiu ĝi omaĝas la pli ol 3.400 samlandanojn, kiuj mortis pro la atakoj de Usono.

La dato memorigas la eksplodon dum flugo de aviadilo de Cubana de Aviación kun 73 homoj  post eksploda atako reĝisorita en 1976 de la konataj teroristoj Luis Posada Carriles (1928-2018) kaj Orlando Bosch (1926-2011), ĉe la servo de la Centra Sekreta Servo (CIA).

La evento, konata kiel la Krimo de Barbado, prenis la vivon de la 24 membroj de la juna skermista teamo, kiuj revenis al sia lando post sukcese konkurenci en la IV Centramerika kaj Kariba Ĉampioneco de tiu sporto, okazinta en Venezuelo. Entute mortis 57 kubanoj, 11 gujanianoj kaj kvin koreoj.

Ĉi tiu atako estigis internacian malkonfeson, kaj precipe en Kubo, kie milionoj da homoj unuiĝis en multobla doloro, kun energia kaj virila postulo pri justeco.

Tamen ĉi tiu ne estis la sola ago de ŝtata terorismo suferita de ĉi tiu antila nacio, viktimo de tiuj agoj forĝitaj de Usono dum jardekoj.

Laŭ la dokumento “Postulo de la kuba popolo al la usona registaro pri ekonomiaj damaĝoj”, la sekretaj operacioj de Vaŝingtono komenciĝis en 1959, kaj de tiam miloj da sabotaj agoj estis organizitaj, efektivigitaj kaj financitaj.

Ĉi tiuj inkluzivas ekonomiajn, militajn, biologiajn, psikologiajn, diplomatiajn, amaskomunikilajn kaj spionajn atakojn kaj provojn murdi gvidantojn, al kio aldoniĝas la sistema revigliĝo de la 60-jaraĝa blokado de tiu lando, eĉ meze de la Kovim-19, kiu plifortigas sian genocidan karakteron.

Iuj ekzemploj de ĉi tiu politiko inkluzivas la bruligon de la butiko El Encanto la 13-an de aprilo 1961, en kiu Fe del Valle perdis la vivon; kaj eksplodo de bombo en la hotelo Copacabana, kie mortis la juna itala turisto Fabio Di Celmo.

Ĉe la krepusko de la Revolucio, la franca vaporŝipo La Coubre estis sabotita, kio lasis 101 mortintojn, inkluzive ses maristojn el la gaŭla lando, kaj ankaŭ 400 homojn vunditajn aŭ handikapitajn dumvive.

Laŭ gazetaraj raportoj, almenaŭ 3.478 homoj mortis kaj 2.999 estis trafitaj kiel rezulto de la perfortaj planoj de Vaŝingtono kontraŭ la insulo.


fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up