Franca kompanio Pernod Ricard donacas kuracmaterialojn al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-09 09:31:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Ariel Ley Royero

Havano,  okt 9 (RHK) La franca komerca grupo Pernod Ricard, eksterlanda partnero de Havana Club Internacional SA, donacis sendaĵon de provizoj al Kubo ĉi-vendrede tra la ambasado de tiu lando, en la magazenoj de la Nacia Medicina Proviza Kompanio, en Havano .

La bazaj materialoj estas tri milionoj da maskoj, 2,5 milionoj da gantoj, 1 500 transruĝaj termometroj, 500 protektaj okulvitroj, 500 protektaj afiŝoj kaj 5 000 oksigenaj maskoj por plenkreskuloj kaj infanoj.

La ceremonion ĉeestis Patrice Paoli, franca ambasadoro en Kubo; Christian Barré, ĉefoficisto de Havana Club Internacional, kaj Ana Teresita González Fraga, unua vicministrino pri eksterlanda komerco kaj eksterlanda investo.

Ankaŭ en ĉeesto de Sergio Valdés, internacia direktoro de Havana Club Internacional, kaj d-ro Emilio Fleitas Alonso, ĝenerala direktoro de la Nacia Kompanio pri Medicinaj Provizoj, la franca ambasadoro certigis, ke ĉi tiu donaco rekte kontribuos al  alfrontado de la pandemio Kovim-19.

La franca kompanio Pernod Ricard, ĉeestanta en Kubo dum preskaŭ 30 jaroj, dediĉis sin de sia kreo en 1975 al produkto kaj merkato de internacie rekonataj alkoholaj trinkaĵoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up