Hinda portalo elstarigas la imunigan kampanjon kontraŭ Kovim-19 en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-15 07:46:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto/Cubadebate

Nov-Delhio, 15 okt (RHC) La hinda portalo Peoples Dispatch elstarigis ĉi vendrede la imunigan kampanjon kontraŭ Kovim-19 kun  propraj vakcinoj en Kubo, kie ĉirkaŭ 60% de la loĝantaro havas la kompletan vakcinan planon, malgraŭ la multaj malfacilaĵoj truditaj de la Usona blokado.

Ĝis la 12-a de oktobro, 6 milionoj kaj duono da kubanoj estis plene vakcinitaj, cifero, kiu reprezentas 58,1%  de la loĝantoj de la kariba nacio, diris la publikigado.

Kubo komencis la 6-an de septembro imunigi sian pediatrian loĝantaron kaj fariĝis la unua lando en la mondo, kiu inokulis infanojn de du jaroj. Ĝis nun 9 milionoj 654 453 kubanoj ricevis almenaŭ unu dozon de iuj el la vakcinoj Abdala, Soberana kaj  Soberana Plus produktitaj en la lando, reprezentante 86,3%  de la tuta loĝantaro de la insulo, kaj plenkreskuloj (pli ol 19-jaraj) kaj infanoj inter la aĝoj de du kaj 18 jaroj.

Laŭ la informa platformo Nia Mondo en Datumoj, Kubo estas unu el la unuaj du landoj en la mondo, kune kun Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiuj administris pli da dozoj da vakcinoj por 100 homoj.

La kariba lando esperas, ke ĝia tuta loĝantaro estu vakcinita kontraŭ la kronviruso SARS-CoV-2, kiu kaŭzas la infekton, ĝis la fino de la jaro. La insula nacio komencis eksporti siajn vakcinojn kaj en junio Venezuelo fariĝis la unua lando aĉetanta 12 milionojn da dozoj de la kuba vakcino Abdala.

Irano aprobis la krizan uzon de Soberana 02 en julio kaj komencis fabriki ĝin laŭ interkonsento kun Kubo.

En septembro, Vjetnamio subskribis interkonsenton kun Kubo por akiri 10 milionojn da dozoj de Abdala kaj ambaŭ landoj konsentis produkti ĝin en la azia lando. Komence de oktobro Nikaragvo aprobis la krizan uzon de Abdala, Soberana 02 kaj Soberana Plus kaj subskribis interkonsenton kun Kubo por certigi la dozojn al sia tuta infana loĝantaro.

La vakcinoj Abdala kaj Soberana 02 estas inter la kvin plej efikaj vakcinoj en la mondo.

Abdala, disvolvita de la Centro por Genetika Inĝenierio kaj Bioteknologio, montris efikecon de 92,28% kun tri dozoj en la tria fazo de klinikaj provoj.

Poste, Soberana 02, de la Finlay Vakcin-Instituto, montris 91,2% efikecon kun tria akcel-dozo de Soberana Plus dum sia tria fazo de klinikaj provoj.

La Kuba Ŝtata Centro por Kontrolo de Medikamentoj, Ekipaĵoj kaj Medicinaj Aparatoj rajtigis la krizan uzon de Abdala, Soberana 02 kaj Soberana Plus kaj la kubaj sciencistoj komencis la procezon por la agnosko de la Monda San-Organizo.


Fonto:PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up