Alvoko en Francio pri nova mobilizado subtene al Kubo fronte al usonaj agresoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-03 10:18:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo,  nov 3 (RHK) La solidara asocio Cuba Si France vokis hodiaŭ por la 20-a de novembro mobilizadon en ĉi tiu ĉefurbo por subteni la insulon fronte al la agresemo de Usono.

Sub la  alvoko Kubo estas en danĝero, la organizo kun tri jardekoj da subteno al la kariba lando kaj ĝia Revolucio petis solidarecon de la francoj manifestacii en la emblema Placo de la Respubliko kontraŭ la plej freŝaj planoj de Vaŝingtono trudi reĝimŝanĝon en la antila  nacio.

Tiusence oni denuncis la alvokon okazigi kontraŭregistarajn protestojn la 15-an de novembro, kiujn ili priskribis kiel provokon kaj seriozan agreson antaŭenigitan el eksterlando.

Oni  avertis, ke tiutage kubaj infanoj revenos al la klasĉambro kaj la lando reaktivigos turismon, post pli ol unu jaro da tutmondaj limigoj pro la pandemio de Kovim-19.

Cuba Si France atentigis, ke kontraŭrevolucia grupo financita de la CIA kaj la kontraŭkuba mafio en Miamo estis ĉi-foje tiu elektita kiel la lancopinto de la nova provoko.

La asocio malkonfesis, ke la krucmilito venas en tempo, kiam la insulo postlasas la pandemion kaj suferas la efikon de la pliintensiĝo de la genocida ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono.

En sia alvoko mobiliziĝi por defendo de Kubo, ĝia popolo kaj ĝia Revolucio, oni ankaŭ avertis, ke la manovro planita por la 15-a de novembro celas semi perforton kaj ĥaoson, kiuj pravigas eksterlandan intervenon maskitan kiel humanan agadon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up