Díaz-Canel urĝas sinceran debaton inter komunistaj aktivuloj en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-05 11:50:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 5 (RHK) La unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo (PCC), Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ urĝis per sia tvitera konto, sinceran kaj objektivan debaton dum la procezo de  jarkunveno de la politika organizo en la tuta lando. 

La ankaŭ prezidento de la kariba nacio emfazis la komencon de ĉi tiuj interŝanĝoj inter komunistaj aktivuloj, kiuj taksos la efektivigon de la interkonsentoj de la Oka Kongreso de la PCC.

En la kunvenoj partoprenos reprezentantaro de la ĝeneralaj sekretarioj de la bazaj organizaĵoj,  anoj de la kandidataroj por membroj de la Komitato kaj aliaj invititaj aktivuloj.

Dum la 2-a Plena Sesio de la Centra Komitato de PCC, pasintan oktobron, Díaz-Canel rimarkigis  la bezonon emfazi la ekzemplan karakteron de la membroj  kaj plifortigi unuecon kun la popolo fronte al provoj renversi la internan ordon.


Prenita el PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up