Pli ol 600 mil kubaj studentoj rekomencis ĉeestajn lecionojn tra la tuta lando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-08 11:04:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 8 nov (RHC) Pli ol 612 800 studentoj revenis al klasĉambroj hodiaŭ por daŭrigi la lernojaron 2020-2021 persone.

Ĝi estas la dua grupo el la tri, kiuj en la vakcinada skemo de la kuba infana loĝantaro jam ricevis protekton per kubaj vakcinoj  kontraŭ  Kovim-19, deklaras la publikigo.

Oni atentigas, ke lernantoj de 6-a klaso revenas al la sciofesto en la  grado de bazinstruado; ĉiuj studentoj de Baza Mezgrado, kaj ankaŭ tiuj kiuj studas tiujn gradojn en Speciala Eduko;  la unuaj gradoj  de antaŭuniversitato, same kiel 1-a kaj 2-a de Profesia Teknika Eduko kaj Pedagogiaj Lernejoj. La plej aĝaj rekomenciĝis  pasintoktobre, dum la plej junaj tion faros venontlunde.

Post preskaŭ unu jaro sen ricevado de vizaĝ-al-vizaĝaj klasoj, reveni al la klasĉambro estas kaŭzo de ĝojo, kvankam oni ne povas preteratenti, ke la pandemio ankoraŭ kaŝiĝas kaj necesas konservi higienajn rimedojn. Por tio, la lernejoj, iliaj direktoroj kaj instruistoj estis preparitaj, kvankam la familio ankaŭ devas kunlabori por ke ne okazu kontaĝo ene de la instruspaco, insistis la ministrino.

Ni kune faros la kurs on bonegan edukan feston kaj ke la limigoj, kiuj ekzistas en la ekonomia ordo, ne estas malhelpo por progresi en la ampleksa trejnado de niaj infanoj, adoleskantoj kaj gejunuloj, ĉar ni havas pedagogiajn grupojn preparitajn kaj engaĝitajn por daŭre altigi la. kvalito de edukado, diris la Ministro.


Fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up