Usona registaro subtenas la malpermeson de familioj sendi monhelpojn al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-09 08:18:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Granma

Havano, nov 9 (RHK) Kadre de sia malamika politiko al Kubo, la usona registaro malhelpas la normalan fluon de monsendaĵoj de tiu nacio al la Grandaj Antiloj.

La usona registaro anoncis, ke la malpermeso de  monsendoj  al Kubo restos valida por pli longa tempo, tiel malhelpante la rajton de familioj helpi siajn amatojn.

La celo estas certigi, kiel ili argumentas, ke la profitoj iru rekte al la kuba popolo, io neverŝajna, kiam ili ankoraŭ subtenas la kriman ekonomian, komercan kaj financan blokadon, kiu sufokis la loĝantojn de la kariba lando dum ses jardekoj, eĉ  meze de la pandemio de Kovim-19.

Laŭ la agentejo Prensa Latina, ĉi tiu teorio ripetita de politikistoj de la norda nacio ĉesigis la rilatojn de la kompanio Western Union kun la kubaj financaj institucioj komisiitaj pri prilaborado de monsendaĵoj, specife Fincimex, en oktobro 2020.

La decido, trudita de la eksprezidento Donald Trump (2017-2021) kaj subtenita de la nuna administracio, unuflanke ĉesigis la monfluon inter la du landoj per regulaj kaj instituciaj kanaloj, surbaze de tute senbazaj pretekstoj.


Fonto:  Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up