Prezidento de Kubo ĉeestas ceremonion por la remalfermo de la lerneja jaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-15 09:43:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Malferma ceremonio de la lernojaro en Kubo, novembro 15a, 2021.

Havano,  nov 15 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, gvidis ĉi-lunde en Havano la centran akton por la remalfermo de la lerneja jaro por bazlernejanoj.

La eminentulo frekventis la bazlernejon Pedro Domingo Murillo en la Lerneja Urbo  Libertad, kie studas ĉirkaŭ 490 studentoj de la pli ol 700,000 kiuj revenas al klasĉambroj tra la lando.

La ministrino pri edukado, Ena Elsa Velázquez, la hispana europarlamentano Manu Pineda kaj aliaj ekzekutivoj, akompanas la prezidenton.

La estrino de Edukado emfazis, ke la defioj estas pli grandaj en ĉi tiu rekomenco de la lerneja jaro, ĉar instruistoj devas pli multe klopodi por servi siajn lernantojn kaj sistemigi edukajn enhavojn.

Antaŭe, la ministrino klarigis, ke ĉirkaŭ 1,7 milionoj da studentoj jam estas en 10,754 edukaj institucioj en la lando. El ili, pli ol 90%  rekomencis la kurson vakcinita per la imunogenoj de nacia produktado.

En nacia televido, Velázquez emfazis, ke el ĉiuj centroj de la lando oni ricevis raportojn pri la alveno de la studentoj kun ĝojo, trankvilo kaj konfido.

"Ĝi estas vera festo," diris la estrino dum instigas instruistojn kaj studentojn respekti la higienian-sanajn regulojn en ĉiu lernejo.

Momentojn antaŭe, Díaz-Canel emfazis la nacian ĝojon pro la aliĝo de studentoj en klasoj, la rekomenco de internaciaj flugoj kaj la remalfermo de kulturaj, sociaj kaj ekonomiaj spacoj.

La prezidento dividis per sia persona konto en Tvitero fotojn, kiuj spegulas la festojn en la kariba nacio.

Siaflanke, la kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, ankaŭ emfazis en Tvitero, ke la nova normaleco "redonas al ni la longe atenditan ĉiutagan vivon. Kun novaj revoj kaj celoj #CubaVive malfermiĝas al la mondo kaj renaskiĝas."


Fonto: Prensa Latina

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up