Prezidento de Kubo avertas pri aspektoj plibonigendaj en eksterlanda investo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-20 14:55:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Rodrigo Malmierca

Havano, dec 20 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel pripensis ĉi-lunde en la Havana Kongresejo, pri aspektoj plibonigendaj en la procezo konkretigi kaj profitigi eksterlandan investon en la lando.

La gvidanto intervenis en la debato  de la deputitoj el la prezento de la raporto de la Ministerio pri Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investado (MINCEX), en agado antaŭ la VIII ordinara periodo de sesioj de la Nacia Asembleo de Popola Povo, en ĝia IX-a Leĝdona periodo.

Díaz-Canel atentigis, ke unu el la perfektigendaj aferoj estas la formado de la intertraktantaj teamoj, kiuj multfoje konsistas el pli da kadroj ol da advokatoj.

"Ĉi tio havas sekvojn en la asesorado de la kuba partnero kaj faras ĝin senprotekta kontraŭ la posta apero de ajna malobservo de kontrakto", li komentis.

La kuba prezidento insistis pri la bezono renversi ĉi tiun situacion, aldonante, ke, kvankam jam de kelka tempo ekzistas projekcioj pri ĝi, neniu progreso estis farita.

Li ankaŭ rilatis al la lerteco en la procezoj, fundamente en la sekvado por fini projekton.

Li esprimis, ke ĉiufoje, kiam tiu estas promociita, ili devas insisti, ke ĝi okazu en la plej mallonga tempo, kaj en tio devas partopreni kaj  MINCEX kaj la estaĵoj kiuj partoprenas en ĝi.

Pri projektoj de internacia kunlaboro, la prezidento emfazis, ke oni devas uzi rimedojn surbaze de la rekta kresko de la produktado, ĉar ili foje estas uzataj por aliaj celoj kun malpli ekonomia efiko.

Matene de ĉi tiu lundo, Rodrigo Malmierca, estro de  MINCEX, prezentis al la parlamentanoj ĝisdatigon pri la progreso de eksterlanda investo en la lando, kaj agnoskis, ke malgraŭ la agoj faritaj, la rezultoj en la agado ankoraŭ estas nesufiĉaj.

 (Fonto: ACN)

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up