Prezidento de Kubo ripetas alvokon agi respondece fronte al la pandemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-25 08:43:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidento Miguel Díaz-Canel

Havano,  dec 25 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel ripetis ĉi-vendrede la bezonon agi respondece fronte al Kovim-19.

En sia Tviter-konto  la ŝtatestro aludis al la atentigo, kiun niaj sciencistoj kaj kuracistoj faras pri la afero:

Estus eraro kredi, ke la bonaj nombroj de la pandemio, kiun ni nun havas, daŭros eterne, se ni ne agas sufiĉe respondece. Niaj sciencistoj kaj kuracistoj avertas nin. Honore al ili, pro respekto kaj konsidero, ni montru saĝon kaj prudenton.

 

En alia Tvito, li rememoris, ke Kubo imunigas de monatoj per vakcinoj kreitaj en kubaj laboratorioj, per nacia teknologio.

En sia lastatempa ferma parolado de la Oka Ordinara Periodo de Sesioj de la Nacia Asembleo de Popolpovo, Díaz-Canel ankaŭ aludis la gravecon konservi  fortajn epidemiologiajn gvato-iniciatojn kaj prizorgon por konvaleskantoj.

Li ankaŭ diris, ke estos necese fini la vakcinadajn kalendaron  kaj daŭrigi kun la akceldozoj, dum la esploristoj taksas kiam ili estas reaplikataj.

“Post kelkaj tagoj ni atingos la 63-an datrevenon de la Revolucio. Jam blovas festo-aeroj kaj estas ĝuste kaj necese, ke ni festas, ĉar ni venkis grandegan jaron; sed ni ne forgesu por momento la lecionojn lernitajn el la plej malfacila periodo de la 365 tagoj, kiuj finiĝas.

"Ni ĉiuj estas alvokitaj por igi la rezultojn en la reteno de Kovim-19 daŭrigeblaj laŭlonge de la tempo, kiuj vekas tiom da espero en la homoj pro la rimarkindaj signoj de resaniĝo," diris la Ŝtatestro antaŭ la parlamentanoj kunvenintaj en. la Palaco de Konvencioj de Havano.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up