Kuba prezidento elvokas elstaran studentan gvidanton Julio Antonio Mella

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-10 09:40:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 10  (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, rememoris hodiaŭ la mitan studentgvidanton Julio Antonio Mella, kies 93-an morto-datrevenon  estas memorata en tiu ĉi dato.

En sia Tvitera  konto, la prezidento atentigis, ke "kiel ĉiun 10an de januaro ekde 1929, la unua penso de ĉi tiu tago estas por Julio A. Mella, simbolo de komunisma junularo, kiu vivis kaj mortis por la Revolucio."

Mella, fondinto de la Universitata Studenta Federacio kaj unu el la partoprenantoj en la kreado de la unua Komunista Partio de Kubo en aŭgusto 1925, estas konsiderata unu el la emblemaj figuroj ene de la revolucia procezo en Kubo en la unua duono de la 20-a jarcento.

En la aĝo de 26 jaroj, la 10-an de januaro 1929, li estis murdita en Meksiko laŭ ordono de la kuba diktatoro Gerardo Machado, sed en sia mallonga ekzistado li disvolvis intensan politikan vivon, precipe kadre de studentaj bataloj en la Universitato de Havano.

Ĝuste, en tiu ĉi dato, la studentoj de la Universitato de Havano kaj de la ĉefurbo omaĝas la heroon ĉe lia monumento situanta proksime de tiu studdomo.

Krome, dum la okazo estos relanĉita la kampanjo por la centjariĝo de la Federacio de Universtataj Studentoj (FEU), kies ĉefa celo, laŭ la Federacio, estas  revoluciigi  praktikojn, pensadon, klasĉambrojn kaj kvartalojn, sume, iĝi pli bonaj studentoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up