Akceliĝas vakcinadrefortigo kontraŭ Kovim-19 en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-10 10:48:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 10 (RHK) Kubo intensigos la refortigan vakcinadon kontraŭ Kovim19 en multaj provincoj kun la celo plibonigi la imunreagon de la loĝantaro al la cirkulado de la nova varianto de SARS-CoV-2, Ómicron.

Tiel estas skribita en  Tvitero de Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV), kreinto de  la produktoj Soberana 01, Soberana 02 kaj Soberana Plus, ĝis la fino de januaro la tuta vakcinebla kuba loĝantaro devas esti ricevinta sian refortigan  dozon.

Oni ankaŭ klarigis, ke la vakcino kuba Soberana 02 povas esti aplikata kiel plifortigo de ajna antaŭa imuniga skemo kiel la tridoza Abdala aŭ aliaj imunigiloj aplikataj en iu ajn alia lando.

Homoj, kiuj ricevas ĉi tiun kvaran injekton, devas plenumi la postulon havi la kompletan vakcinadskemon (tri antaŭaj aplikoj) kaj ke almenaŭ tri monatoj pasis ekde la lasta injekto.

Ĝi ankaŭ povas esti administrita al tiuj, kiuj superis la malsanon kaj estas plene vakcinitaj, same kiel loĝantoj, kiuj alvenas en la landon kun iuj el la imunogenoj disponeblaj internacie, post ses monatoj de la fina inokulado.

Datumoj de la Ministerio pri Publika Sano de Kubo raportas, ke 2 milionoj 577 892 kubanoj jam havas la refortigan dozon, el kiuj 155 mil tridek ricevis ĝin kadre de klinikaj studoj kaj 2 milionoj 422 864 apartenantaj al amasvakcinado.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up