Deputitoj kontrolos la planojn de ekonomia-socia efiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-12 09:13:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 12 (RHK) Deputitoj de la Nacia Asembleo de Popola Povo (ANPP) de Kubo kontrolos la planojn de ekonomia-socia efiko en la unua duono de la jaro, diras la retejo de la leĝdona organo.

La kontrolekzerco planas koncentriĝi sur la programoj de la landa energia, geologia kaj minindustria sektoroj, kun vizitoj al konstrulaboroj, termoelektraj plantoj kaj investoj kun renovigeblaj energifontoj, kiel malkaŝis en videokonferenco okazigita marde kun parlamentanoj.

Santiago Lajes, estro de la komisiono pri Industrio, Konstruo kaj Energio de la Asembleo, emfazis la gravecon aldoni universitatajn profesorojn al la superrigardo kaj trejnado pri temoj kiel la ĵus aprobita Leĝo pri Teritoria kaj Urba Planado kaj Teradministrado, por ĝia ĝusta efektivigo.

Li ankaŭ aludis la partoprenon de deputitoj en la laboro de transformo de kvartaloj kaj komunumoj en la tuta lando, samtempe li atentigis la bezonon sekvi la aprobitajn politikojn pri energiŝparo.

La leĝdonantoj ankaŭ rigardos la sukeran rikolton en la periodo responda al la kampanjo kaj la analizon de la porkoprodukta programo.

 

Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up