Sano kaj novigo elstaras en Kuba Scienca Tago

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-15 09:43:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jan 15 (RHK) Kun la kreado de vakcinoj, medikamentoj kaj provizoj por alfronti Kovim-19 kaj procezo de transformo en novigado kaj teknologio kun registara subteno, Kubo festas hodiaŭ la Sciencan Tagon.

Koncerne la datrevenon, D-rino Elba Rosa Pérez Montoya, Ministro pri Scienco, Teknologio kaj Medio (Citma), emfazis la laboron de la sektoro dum la pasinta jaro por akompani la novan administradon de la Registaro kaj sciigis pri elekto de Havano kiel  la loko por la nacia festceremonio.

Ĉi tiu decido respondas al la fakto, ke la teritorio havas la plej grandan nombron da sciencaj institucioj (scienco, teknologio kaj novigo) en la lando kun 86 esplorcentroj, 34 Novigaj Disvolvaj Unuoj, 15 teknologiaj sciencaj servocentroj, kaj ses altteknologiaj kompanioj, kvin el ili apartenantaj al grupo BioCubaFarma.

Inter ĝiaj ĉefaj rezultoj en 2021, la kuba ĉefurbo gastigis la disvolviĝon, skaladon kaj produktadon de la  imunogenoj Soberana, desegnitaj de la Instituto Finlay de Vakcinoj, kaj la Mambisa vakcino-kandidato, de la Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio.

Sistemo bazita sur nanoteknologio estis efektivigita por la PCR-diagnozo de SARS-CoV-2, kio permesis la analizon de pli ol 20,000 ĉiutagaj testoj en la Molekula Biologia Laboratorio-Reto kaj la repoziciigon de la humanigita unuklona antikorpo Nimotuzumab por pacientoj kun Kovim-19. inter aliaj.

Kadre de la festoj por la Tago de la Kuba Scienco estis inaŭgurita moderna astronomia observatorio antaŭtage, rezulte de la kunlabora interkonsento inter la Instituto de Geofiziko kaj Astronomio (Iga) de Citma kun la Instituto de Aplikata Astronomio kaj la Instituto de Astronomio de la Rusa Akademio de Sciencoj.

La Kuba Scienca Tago estis starigita la 15-an de januaro 1990 okaze de la 30-a datreveno de la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro, certigante: "La estonteco de nia lando nepre devas esti estonteco de scienculoj, estonteco de pensuloj”.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up