Ĉefministro reliefigas laboron de juĝaj organoj en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-18 08:48:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: Granma

Havano, jan 18 (RHK) Kuba ĉefministro Manuel Marrero  emfazis lundon la rigoran kaj profundan laboron de la instancoj respondecaj pri justico en la nacio.

Parolante en la malferma ceremonio de la juĝa jaro 2022, la registarestro elstarigis la sukceson, kun kiu la kuba juĝa sistemo plenumas sian laboron, dum ĝi transdonis mesaĝon de gratulo de la plej alta gvidantaro de la lando al siaj membroj.

La prezidanto de la Popola Supera Kortumo (TSP), Rubén Remigio Ferro, emfazis, ke la administrado de justico estas unu el la agadoj, kiuj konservis sian viglecon, eĉ en la kompleksaj cirkonstancoj truditaj de la pandemio.

La juristo montris la laborrezultojn de 2021 kaj la defiojn de la periodo kiu komenciĝas, inter kiuj estas agado kun travidebleco, profesieco kaj sentemo, krom venki malfortojn kiuj estigas plendojn kaj malkontenton de la loĝantaro.

"Lastan jaron la tribunaloj devis procesi kaj solvi entute 138,380 kazojn, sed pro la limigoj asociitaj kun la pandemio, nur 123,662 povis esti procesitaj kaj konkluditaj," li diris.

Li asertis, ke la novaj organikaj kaj proceduraj leĝoj lastatempe aprobitaj en la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento), plifortigos la sistemon de rajtoj kaj garantioj de la popolo.

En la ceremonio partoprenis ankaŭ la estro de la Ideologia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Rogelio Polanco; la Ĝenerala Prokuroro, Yamila Peña, kaj la Justicministro, Oscar Silvera.

La festo de la komenco de la juĝa jaro konsistigas ĝeneraligitan praktikon en diversaj landoj de la mondo kaj en Kubo ĝi estis tradicio ĝis la komenco de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up