Francaj deputitoj petas la registaron rajtigi vakcinojn el Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-26 11:31:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Parizo, jan 26 (RHK) Grupo da 26 francaj deputitoj hodiaŭ sendis leteron al la ĉefministro de sia lando Jean Castex, petante rajtigi la uzon de kubaj vakcinoj kontraŭ Kovim-19, precipe en transmaraj teritorioj kiuj petas ĝin, kaj kiel difini  la decidmanierojn  tiusence.

Laŭ la subskribintaj parlamentanoj, la pozitiva bildo, kiun Kubo proponas rilate al sano kaj al la teknologio uzata de la insulo en siaj vakcinoj Abdala kaj Soberana 02, diferenca de tiu de mesaĝa RNA, "povus trankviligi parton de niaj samlandanoj en transmaraj teritorioj.

Ĉi-rilate ili atentigis la malfidon en ĉi tiuj regionoj post la sufero kaŭzita al siaj loĝantoj de la skandalo Chlordecone kaj la nukleaj provoj, eventoj al kiuj ili parte atribuis la rifuzon vakciniĝi kaj la malaltajn imunigajn indicojn.

Dum preskaŭ du jardekoj fine de la pasinta jarcento, la insekticido Chlordecone estis uzata sur bananplantejoj, kun mortigaj sekvoj por homoj kaj la medio en Gvadelupo kaj Martiniko.

La letero sendita al Castex estis subskribita de 19 membroj de diversaj partioj de la Franca-Kuba Amikeca Grupo de la Nacia Asembleo, gvidata de ĝia prezidanto François-Michel Lambert, kaj 7 deputitoj kiuj ne apartenas al ĝi, inkluzive de la komunista gvidanto kaj prezidento  kandidato Fabien Roussel.

En ĉi tiu pandemio, ni dividas la ideon de vakcina strategio por la francoj kiel eble plej larĝa kun la celo bremsi Kovimon-19, kaj aliri al Abdala kaj Soberana 02, ambaŭ en la procezo  esti atestitaj de la Monda Organizo pri Sano, kio permesus pliigi la indicon de protekto de nia loĝantaro, ili emfazis.

La kuba ambasadoro en Francio, Otto Vaillant, parolis ĉi-merkredon kun pluraj el la deputitoj promociantoj de la iniciato, kiujn li dankis pro ilia solidareco kun la insulo, sieĝita dum pli ol 60 jaroj da ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono.

Meze de ĉi tiu monato, Lambert proponis aliron al kubaj vakcinoj en sesio de la franca Nacia Asembleo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up