Kubo elvokas la duan Deklaron de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-04 09:20:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 4 (RHK) Per aranĝoj, kulturaj festoj kaj interparoloj, Kubo memorigas ĉi-vendrede la 60-an datrevenon de la Dua Deklaro de Havano, konsiderata difina dokumento de la Revolucio en siaj fruaj jaroj.

Fakgrupoj kun elstaraj esploristoj en la historio kaj rilatoj de Kubo-Usono, bazita en la Supera Instituto de Internaciaj Rilatoj, estos unu el la plej gravaj momentoj de la programo por elvoki la eventon.

La historia evento ankaŭ estos rememorigita en aliaj akademiaj medioj kaj edukaj centroj, kie ankaŭ estos omaĝita Fidel Castro, historia gvidanto de la Kuba Revolucio, kiu proklamis la dokumenton aprobitan de miliono da kubanoj kunvenintaj en la Placo de la Revolucio José Martí la  4-an de februaro 1962.

Tio estis la respondo al la forpelo de Kubo el la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OEA) okazinta dum la kunveno de la organizo en Punta del Este, Urugvajo, la 31-an de januaro de tiu sama jaro, pro premo de Vaŝingtono, tiel elvokante politikon  de izolado de la naskiĝanta Revolucio.

La teksto esprimas la neŝanceleblan volon por memdeterminado, por konstrui socialismon kaj por defendi suverenecon, je ajna prezo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up