Kuba prezidento emfazas gravecon de scienco en registara administrado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-07 12:36:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 7 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, asertis, ke la universitato-scienca rilato kaj la dialogo kun la sektoro de scio kaj la ĉefaj disvolvaj programoj de la lando estas la fundamentoj de la registara administradsistemo en Kubo,

En la inaŭgura konferenco de la Internacia Universitata Kongreso 2022, ĉi-lunde en Havano, la prezidento emfazis la kondiĉojn pligravigitajn de la Kovim-19, kiu pliigis la malegalecojn kaj la kreskantan potencon de la transnacia kapitalo, samtempe kreskigante la minacojn al paco kaj nacia sekureco.

La ŝtatestro insistis, ke 91% de la loĝantaro ricevis almenaŭ unu dozon de vakcinoj kontraŭ Kovim-19, sed en la plej malaltaj nacioj tio atingis nur 10% de siaj loĝantoj.
Ĝuste ĉi tiuj realaĵoj eĉ pli urĝas la bezonon plifortigi la ligojn inter registara administrado kaj scienco, kio en Kubo evidentiĝas en la plifortigo de la sektoro de la scio kun tiu de varoj kaj servoj, same kiel en la kampo de institucieco kaj la organizaj formoj kiuj subtenas la agadojn de scienco, teknologio kaj plibonigo.

La bazoj de tiu ĉi sistemo estas la longa kuba eduka tradicio, la enhavo de registaraj programoj, la vizio de la nacio ĝis 2030 kaj la debatoj pri daŭripova evoluo.

“Ni konsideras la bezonon igi scion en transformajn sociajn fortojn. Ne temas pri havi pli da scienco, temas pri ĉi tiuj kapabloj permesantaj al ni prosperan, daŭrigeblan kaj justan disvolviĝon”, li asertis.

La Universitato-Kongreso 2022 kunvenas en la Kongresa Centro de ĉi tiu ĉefurbo, por diskuti pri plenumo de la Celoj de Daŭripova Evoluado, la ligo universitato-firmao, administrado de scio, la rolo de studentaj kaj sindikataj organizoj, kaj la trejnado de kompetentaj profesiuloj.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up