Kuba ekonomio ne rezignas je rekuperiĝo en 2022

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-10 08:52:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 10  (RHK) La vicĉefministro kaj estro de Ekonomio kaj Planado de Kubo, Alejandro Gil, asertis ĉi-merkredon, ke la lando komencis malfavore la duan etapon de la Nacia Plano por Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo (PNDES), sed ne  rezignas je  resaniĝo kaj atingi la celojn por 2026.

Parolante en forumo ĉe la Internacia Kongreso "Universitato 2022" pri la Celoj de Daŭripova Evoluo de Tagordo 2030, Gil klarigis, ke la atendataj rezultoj ne estis atingitaj en la unua etapo (2019-2021).

"Tamen, Kubo havas kondiĉojn  por ekonomia reakiro ekde ĉi tiu jaro kaj ĝis 2026," li diris.

Li diris, ke kiel rezulto de la efiko de Kovim-19 kaj la streĉiĝo de la usona blokado, la Malneta Enlanda Produkto (MEP) reduktiĝis je  13%, sed en la lastaj tri kvaronoj ĝi kreskis, kio ankoraŭ estas nesufiĉa kvankam ĝi signifas laŭpaŝan reakiron.

Li aldonis, ke por antaŭeniri al favora scenaro, necesas jara kresko de kvar ĝis kvin procentoj de la MEP, kion li konsideris ebla ĉar la nacio sukcesis kontroli la pandemion kaj progresas en la efektivigo de strukturaj transformoj.

Tiusence, li emfazis progreson je  komerca aŭtonomeco, la plibonigon de mem-dungado, la kreadon de Mikro-, Malgrandaj kaj Mezgrandaj Entreprenoj (MEME) kaj la transformojn en salajraj skaloj.


La kuba estro de Ekonomio kaj Planado emfazis, ke Turismo, atinginte preskaŭ nulon, montras reakiron kaj tio konsistigas sektoron, kies efiko estas neanstataŭebla en la enspezstrukturo de la nacia ekonomio.

"Tamen, la kunteksto ankoraŭ prezentas faktorojn, kiuj povas malrapidigi reakiron, kiel la apero de novaj variantoj de SARS-CoV 2, inflacio kaj la komplekseco de loĝistikaj procezoj," li diris.

Li ekzempligis la plialtiĝon de fuelprezoj (barelo da naftokomercoj je pli ol 90 dolaroj), manĝaĵo (prezkresko de 30 ĝis 40 elcentoj) kaj ŝarĝo (plialtigo de tri ĝis kvaroble en kostoj).

La vicĉefministro atentigis la ekziston de la la nacia plano por evoluo (PNDES)  kiel forton, kiu nuntempe artikulas 28 programojn kaj pli ol cent projektojn konceptitajn sur la loka nivelo, kovrante temojn kiel homa disvolviĝo, egaleco, infrastrukturo, produktiva transformo kaj regado.

Li anoncis, ke en februaro devas esti finita taksa raporto pri la unua etapo de efektivigo de la PNDES.

La interveno de Gil okazis dum la forumo 'Alta Edukado kaj la Celoj de Daŭripova Evoluo', en kiu partoprenis fakuloj el Eŭropo kaj Latin-Ameriko kaj reprezentantoj de agentejoj de la Centra Ŝtata Administracio.

La kontribuo de supera edukado al la atingo de la celoj de daŭripova evoluo de  Unuiĝintaj Nacioj estas unu el la centraj temoj de la Kongreso "Universitato 2022", kiu kunigis ĉeeste kaj virtuale pli ol 200 delegitojn   el pli ol tridek landoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up