Kuba prezidento akceptis gvidanton de la komunista partio de Hispanio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-10 09:02:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 10 (RHK) La unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, akceptis ĉi-merkredon en ĉi tiu ĉefurbo la prezidanton de la Komunista Partio de Hispanio, José Luis Centella Gómez.

En kunveno okazinta en la Palaco de la Revolucio, ambaŭ gvidantoj faris fratan dialogon en kiu ili traktis temojn rilatajn al regionaj kaj internaciaj eventoj, raportas hodiaŭ la ĵurnalo Granma.

La prezidento dankis la hispanan komunistan gvidanton pro lia konstanta subteno por alfronti la ekonomian, komercan kaj financan blokadon trudita de la usona registaro kontraŭ la kariba nacio, plifortigita en tempoj de pandemio.

Siaflanke Centella emfazis la varman bonvenigon ricevitan dum ĉi tiu nova vizito al Kubo kaj ripetis la solidarecon de sia Partio en la batalo kontraŭ la blokado kaj la amaskomunikilaj kampanjoj kontraŭ la Insulo.

En la renkontiĝo partoprenis ankaŭ Manuel Pineda, sekretario pri Internaciaj Rilatoj de la Hispana Komunista Partio, kaj Gloria Aguilar, prezidantino de la Internacia Solidareca Asocio Patricio Lumumba.

Flanke de Kubo ĉeestis  membroj de la Politika Buroo Roberto Morales Ojeda, sekretario pri organizo, kaj Bruno Rodríguez Parrilla, ministro pri eksteraj aferoj, kaj Ángel Arzuaga Reyes, vicestro de la departemento pri internaciaj rilatoj de la Centra Komitato de PCC.

Dum sia restado en Kubo, la hispana komunista gvidanto ankaŭ efektivigis ampleksan programon, kiu inkludis renkontiĝojn kun politikaj kaj registaraj aŭtoritatoj kaj vizitojn al lokoj de historia kaj socia intereso.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up