Mondan tvitadon oni vokis en Kubo kontraŭ eksterlandaj armeaj bazoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-23 08:36:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 23  (RHK) Tutmonda tvitado okazos hodiaŭ en  Kubo kadre de la agadoj por la Internacia Tago de Lukto kontraŭ la eksterlandaj armeaj bazoj de Usono kaj NATO, kvar jarojn post kiam la dato estis establita en Dublino, Irlando.

La Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP) informis, ke la iniciato komenciĝas je la 09:00, laŭ la loka tempo, responde al la alvoko de la Monda Konsilantaro pri Paco, fari agojn malakcepte al la ekzisto de ĉi tiuj enklavoj en fremda grundo.

Inter la ĉefaj hashtags de la tvitado estas #DevuelvanGuantanamoYa, #ReturnGuantanamotoCubaNow, #Cuba kaj #CubaVive, emfazis la deklaron de ICAP, kaj rememoris la nomumon de la dato dum la unua Internacia Konferenco kontraŭ la Militaj Bazoj de Usono kaj NATO, en la jaro 2018.

La institucio ankaŭ emfazis la elekton de ĉi tiu tago ĉar  koincidas  kun la subskribo de la interkonsento kiu oficialigis, la 23-an de februaro 1903, la kontraŭleĝan usonan mararmean bazon sur orienta Guantanamo-grundo, la unua instalita de la registaro de la norda nacio ekster siaj  limoj.

119 jarojn post ĉi tiu evento, estas malsimilaj signoj de malakcepto de kaj fakuloj kaj civitanoj mem kaj internaciaj organizaĵoj, por la homaj rajtoj-malobservoj kiuj estas registritaj tie, same kiel la asertoj por la reveno de tiu teritorio.

Koncerne ĝian uzadon, la deklaro de ICAP avertas, ke ĝi konsistigas konstantan minacon al paco, suvereneco kaj memdeterminado de popoloj, kaj estas apogiloj, el kiuj estas antaŭenigitaj agoj de ĉikanado kaj agresado kontraŭ tiuj registaroj, kiuj ne plenumas la postulojn de usonaj administracioj.

Lastatempe Thomas B Wilner, unu el la plej prestiĝaj juristoj en tiu lando kaj proparolanto de grupo de usonaj advokatoj,  kiuj reprezentas malliberulojn kontraŭleĝe detenitaj en la bazo de Guantánamo, deklaris al Prensa Latina, ke tiu nacio malobservas sian propran leĝon kiam ĝi subtenas tiun malliberejon kun malliberuloj plejparte sen krimaj akuzoj.

Nuntempe Usono etendas en pli ol 100 landoj de la mondo  pli ol 800 tiaspecajn instalaĵojn, el kiuj 76 restas en la latin-amerika regiono.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up