Asertas Díaz-Canel ke la kuba Kodo de Familioj estas socialista kodo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-24 10:02:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 24 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel difinis la Kodon de Familioj de Kubo, kies projekto estas nun en popola konsultiĝo, kiel “socialista Kodo”.

En kunsido okazinta en la Palaco de la Revolucio, la ŝtatestro dividis tiuin koncepton pri teksto kiu koncernas ĉiun, atentante al la “niveloj de emancipiĝo” kaj sekureco “en la temo de garantioj” proponataj por la kubaj familioj, por apartaj sektoroj de loĝantaro kiel maljunuloj, la homoj en handikapa situacio, virinoj, infanoj kaj junularo.

Estas io, li asertis, “ konceptata en la kondiĉoj de Socialismo; tial, en tiu ĉi Kodo, ni defendas Socialismon”. Lia cerbumado okazis dum la kunsido, kiu per videokonferenco ebligis la partoprenon de ĉiuj provincoj por pritaksi la evoluon de tiu ĉi konsultiĝa procezo pri la Kodo de Familioj.

La prezidento emfazis ke inter ni ĉiuj devas atingi la plej bonan komprenon, la plej bonan prepariĝon, kaj kompreneble, la aktivan partoprenon en ĉiuj spacoj de la socio.

Dum la kunsido, la prezidantino de la Nacia Eleksta Konsilantaro, Alina Balseiro, aktualigis pri la tuta procezo per datumoj ĝis la 20-a de februaro.

Ŝi raportis ke ekde la unua de februaro, kiam komenciĝis la kunvenoj en la 78 033 punktoj difinitaj je nivelo distrikta, efektiviĝis pli ol 97% de la planitaj kunvenoj.

La konsilantaro estas tra ĉiuj provincoj por kontroli la evoluon de la konsultiĝo, asertis Balseiro, kiu ankaŭ pritaktis ke “ĝenerale la juristoj laboradas, organiziĝas, sin preparas kaj ekzistas bona preteco”.

Dum la ceteraj tagoj kaj dum marto, ŝi prezicigis, oni antaŭvidas tago averaĝo de pli ol 1500 kunvenoj: “oni tion facile diras, sed estas kompleksa afero”, kaj aldonis ke la plej granda nombro da procezitaj proponoj koncentriĝas en la temoj de edziĝo, adopto, ordo de familinomoj, gepatra respondeco, solidara gravedo aŭ diskriminacio en la familia medio.

Pri la kunsidoj okazantaj tutlande, la ministro de justico Oscar Silvera emfazis la gravecon ke la profesiuloj de juro alvenu al tiuj spacoj ne ripetante la enhavon mem de la Kodo: “ni devas funde analizi kaj agi, ĉar ekzistas scenejoj kun kompleksaj demandoj”.

Surbaze de pritaksoj ĵus faritaj pri la procezo de konsultiĝoj, la sekretari de la komunista partio, Roberto Morales asertis ke “la procezo bone evoluas, kaj la indikiloj tion montras, sed ni ankaŭ konsideras ke ekzistas kelkaj aspektoj plibonigendaj”.

Homero Acosta, sekretario de la parlamento, anoncis ke ankaŭ estas en la tagordo aŭdiencon internacian, kun spertuloj kiuj alportos siajn startpunktojn pri la projekto.

Fine, la prezidento Díaz-Canel insistis pri la bezono eviti improvizojn kaj aĉaĵojn dum la kunvenoj de konsultiĝo. Li parolis pri tio ke oni devas detale pensi kiel oni faros tiun popolajn analizojn, ĉar se oni atendas ĉeeston de geavoj, tiam oni devas organizi la spacojn por ili; se temas pri virinoj, oni devas atenti la horaron; kaj ne forgesi ke se temas pri partopreno, Kubo estas heterogena socio.

Ĉiam, kiam ni desegnas ion, li aldonis, ni devas kalkuli je tiu heterogeneco; kontraŭe, ni mem bremsas la procezojn”. La prezidento ankaŭ dediĉis parolojn al la gejunuloj, strategia celgrupo de la Kodo, teksto kiu estas “por la nuna tempo, sed ankaŭ por la estonteco”.


Fonto: Prezidento-retejo

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up