Díaz-Canel ĉeestas la prezenton de Kubo kiel kultura destino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-12 07:48:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Varadero, maj 4 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, ĉeestis ĉi-merkredon al la prezento de la insulo kiel kultura destino, okazinta en la kunteksto de la 40-a Internacia Turisma Foiro, FITCuba 2022.

La direktorino de Eventoj de la Ministerio de Kulturo, Lis Cuesta, kaj la televida programestro, Edith Massola, konigis al la publiko la proponojn, kiujn la plej granda insulo de Antiloj proponas en ĉi tiu afero, kun preskaŭ du mil agadoj en la tuta lando ĉiujare.

Ĉiuj manifestiĝoj de la artoj ĉeestas en ĉi tiu ambicia programo, iuj tre emblemaj kaj rekonitaj en la turisma kampo, kiel la Internacia Baleto-Festivalo, la filmfestivalo kaj la Kariba Festivalo en Santiago de Kubo, diris Cuesta.

La respondeculino komentis, ke preter la ofertoj rilataj al la arto kaj literaturo, progresas en la disvastigo de akademiaj eventoj, ĉar la insulo havas grandan scifonton, kiun ĝi aspiras disponigi al vizitantoj kaj interŝanĝi kun ili.

Ŝi menciis la gravecon de la Agentejo Paradiso, kreita en 1994 kaj specialigita pri kultura turismo, per kiu eblas aliri tiun ĉi varian katalogon de agadoj, kiuj ebligas malkovri Kubon el ĝiaj ritmoj, kuirtradicioj kaj kulturo en ĝia pli riĉa signifo.

Ĉi-merkredon FITCuba 2022 gastigis prezentojn de malsamaj agentejoj kaj hotelgrupoj, inkluzive de Gaviota kaj Gran Caribe.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up