Kuba Parlamento debatas tri novajn leĝoprojektojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-15 09:41:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto. Cubadebate

Havano,  maj 15 (RHK La  Nacia Asembleo de la Popola Povo de Kubo (Parlamento) debatas ĉi-dimanĉe tri projektojn de novaj leĝoj, ligitaj al la jura kaj konstitucia ordo de la lando.

Kunvenante en la kvina eksterordinara sesio de la naŭa leĝdona periodo, en la Kongresejo en Havano, la parlamentanoj analizas la proponojn pri la PunKodo, la Leĝo pri Kriminala Devigo kaj la regularo por Protekto de Konstituciaj Rajtoj.

Pri la leĝaroj sin esprimos ankaŭ la konstanta laborkomisiono de la Asembleo, kiu okupiĝas pri Konstituciaj kaj Juraj Aferoj.

Antaŭtage, la Parlamento aprobis aliajn tri leĝojn: tiujn rilatajn al Nutraĵa Suvereneco kaj Nutraĵa kaj Nutra Sekureco, al Protekto de Personaj Datumoj, kaj tiu de la Sistemo de Naturaj Rimedoj kaj Medio.

La deputitoj, krome, ricevis informojn pri la popola konsulta procezo de la projekto de Kodo de  Familioj, okazinta de februaro ĝis aprilo de ĉi tiu jaro, en kiu partoprenis pli ol ses milionoj da homoj, kiuj faris ĉirkaŭ 434 mil 860 proponojn.

La prezidantino de la Nacia Elekta Komisiono, Alina Balseiro, anoncis, ke ĉirkaŭ 60 % de la prilaboritaj kriterioj estis pozitivaj, kaj precizigis, ke inter la titoloj, kiuj estigis la plej multajn opiniojn, estis tiuj rilataj al geedziĝo, gepatra respondeco, adopto, solidara gravedeco kaj progresema aŭtonomeco.

La Ministro de Justico, Oscar Silvera, diris nome de la redakta komisiono, ke la fina versio de la leĝo estos transdonita al la Parlamento fine de la venonta junio.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up