Kuba prezidento elstarigas preventan rolon de ekzerco Meteoro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-21 10:01:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, maj 21 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis per tvitera mesaĝo ke la ekzerco Meteoro 2022 por situacioj de katastrofoj, kiu ekas hodiaŭ, pritaksos la prognozon de ciklona sezono ĉi-jara.

Li aldonis ke alia celo de la preparagadoj estas preventi la landan respondon fronte al la pandemio de Kovim-19.

La mesaĝo de la kuba prezidento aldoniĝis al tiu sendita  de la ĉefministro Manuel Marrero, kiu esprimis ke Meteoro helpos kreskigi la protekton kaj malpliigi riskojn fronte al eventoj de natura, teknologia kaj sanitara origino.

Meteoro 2022 sesios dum tiu ĉi semajnofino kaj festos la 60-an datrevenon de la sistemo de civila defendo de la insulo, kiu nuntempe prioritatas la preventon per realigo de sciencaj esploroj kaj fortigo de la sistemo de frua alarmo.

Kubo prepariĝas por alfronti ciklonan sezonon aktivan pro la ebleco ke okazu 17 naturaj organismoj ĉi-specaj, el kiuj 9 povus fariĝi uraganon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up