En Kubo komenciĝas Internacia Foiro Nutraĵoj 2.0

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-24 08:34:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 24 (RHK) Kun la ĉeesto de ekonomiaj agantoj kaj eksterlandaj komercistoj de la sektoro, Foiro Kubo Nutraĵoj 2.0 komencas sian unuan tagon de aktivaĵoj ĉi-mardon en la serĉado  akceli nacian produktadon.

La internacia aranĝo okazos en la foirejo Pabexpo ĝis la 26-a de majo kaj inter ĝiaj novecoj inkludos la aliĝon de mikro, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, neagrikulturaj kooperativoj kaj memstaraj laboristoj.

Krome ĉeestos ĉirkaŭ 70 kompanioj el 15 landoj kaj kiel komplemento al la aranĝo okazos teoria simpozio, kun pli ol 16 ĉefprelegoj de naciaj kaj eksterlandaj specialistoj pri teknologio, nutrado, krudaĵoj, produktaj ĉenoj kaj administradaj modeloj.

Laŭ la Ministro de la Nutraĵa Industrio (Minal), Manuel Sobrino, Nutraĵoj 2.0 konsistigas alian el la agoj disvolvitaj de la registaro por serioze, sekure kaj decide antaŭenigi la programon de nutra suvereneco kaj nutra sekureco, kies leĝo estis aprobita en la Nacia Asembleo.

Krome, ĝi antaŭenigos pli grandan partoprenon de la teritorioj, kiu respondas al la memproviza politiko, li emfazis.

Siaflanke, en deklaroj al la amaskomunikiloj, la vicministro de Minal Javier Aguiar klarigis, ke unu el la celoj de Nutraĵoj 2.0 celas montri la potencialon de ŝtataj, privataj kaj kunlaboraj agantoj en nutraĵproduktado, kaj identigi la eblecojn ligi kaj kompletigi unu la alian.

Hodiaŭ estas novaj agadoj, kiuj postulas integriĝon en la granda ŝtata kompanio kaj inverse, agoj kiuj permesos solvi grupon de ekzistantaj problemoj en la kuba ekonomio, li aldonis.
Fakte, la unuaj rezultoj de ekonomia reakiro jam estas videblaj, sed sendube la partopreno de eksterlandaj provizantoj kaj klientoj faciligos la konkludon de interkonsentoj kaj identigos kiel agi por integriĝi en la produktivan ŝtofon de la lando, li diris.

Nutraĵoj Kubo 2.0 okazas dujare kaj komencis siajn eldonojn en 2016, sed la pandemio de Kovim-19 prokrastis la eventon planitan por  2020 kaj poste en 2021.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up