Aŭtoritatoj de la Komunistaj Partioj de Kubo kaj Vjetnamia dialogas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-26 13:23:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  26 maj (RHK) La altrangaj gvidantoj de la Komunista Partio de Kubo (PCC) Roberto Morales Ojeda kaj la Komunista Partio de Vjetnamio (PCV) Vo Van Thuong dialogis per videokonferenco kiel signo de la amikecaj ligoj, kiuj kunigas ambaŭ landojn.

Dum la kunveno, la membro de la Politika Buroo kaj konstanta membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato (CC) donis ampleksajn informojn pri la rezultoj en la unua jaro post ĝia XIII Kongreso, kaj la ĉefaj konkludoj de la V Pleno de ĝia CC.

Van Thuong "ratifis la senŝanĝan politikon de  la viejtnama komunista partio  subtene al  la kuba popolo kontraŭ la usona blokado, same kiel la intereson de la altranga gvidantaro de la vjetnama nacio, daŭre plifortigi la ligojn de frateco kaj solidareco", la noto diras.

Siaflanke Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo de la kuba organizo kaj sekretario pri Organizo de la Centra Komitato, “prezentis resumon de la progreso de la videoefektivigo, konceptoj kaj gvidlinioj de la 8-a Partia Kongreso, unu jaron post ĝia okazigo kaj resumon de la laboro de la organizo," laŭ la teksto.

Krome, li aldonis, "ili interŝanĝis pri la klopodoj de la Grandaj Antiloj por kreive rezisti en la nuna regiona kaj internacia kunteksto."

"Pri la lastatempaj rimedoj anoncitaj de la usona registaro, li emfazis, ke, kvankam ili iras en pozitivan direkton, ili estas limigitaj, ĉar ili ne modifas la esencon de la intensigita blokado", aldonis Granma.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up