Prepariĝas la fina projekto de la Kodo de Familioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-30 18:12:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  maj 30 (RHK) Ĉi-semajne  komencis siajn kunsidojn en Havano registara komisiono, kiu ellaboros la finan skizon de la Familia Kodo surbaze de la kriterioj esprimitaj en populara konsulto en Kubo pri la temo.

La 31 membroj de tiu ĉi laborgrupo havos la komencan taskon analizi la kriteriojn kaj sugestojn donitajn de la pli ol ses milionoj da homoj, kiuj partoprenis en tiu ĉi demokratia procezo, kiu daŭris de februaro ĝis la 30-a de aprilo lasta.

La kuba ministro pri justico, Oscar Silvera Martínez informis la gazetaron, ke la kunsidoj de ĉi tiu komisiono estas parto de rigora laborkalendaro, en kiu oni studos kaj preparos la version, kiu estos transdonita al la Nacia Asembleo de la Popola Povo (Parlamento) en junio por analizo de la deputitoj.

Tiu ĉi teksto estos diskutata en la julia parlamenta kunsido por ĝia aprobo, kaj estos difinita la dato, en kiu la projekto de Familia Kodo estos submetita al definitiva aprobo per popola referendumo.

La ministro emfazis, ke la interkonsiliĝo kun la loĝantaro pri ĉi tiu grava leĝdona teksto estis valora ekzerco de popola partopreno.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up