Díaz-Canel gratulas Raúl Castro pro sia 91-a naskiĝtago

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-03 12:38:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildkarto kreita de RHC okaze de lia 91-a jubileo

Havano, jun 3 (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis la generalon de la armeo Raúl Castro pro sia 91-a naskiĝtago ĉi-vendrede.

Per sia konto en la tvitera socia reto, la eminentulo dankis Raúl pro siaj instruoj, ekzemple, konfido kaj optimismo. "Kun vi ĉe la avangardo, ĉiam aperas certeco: Jes, ĝi povas esti farita."

Similaj mesaĝoj de la vicprezidento Salvador Mesa, kaj de la deputitoj de la Nacia Asembleo de Popola Povo (ANPP) ankaŭ estis diskonigitaj en tiu socia reto.

For de publika ofico, sed ne forigita de sociaj eventoj,  Raúl Castro lastatempe ĉeestis la kunsidojn de la nacia parlamento (ANPP), renkontiĝis kun la prezidento de Meksiko kaj partoprenis en la parado de la Internacia Laborista Tago kune kun miloj da homoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up