Kubo gratulas Gustavo Petro, post balota venko en Kolombio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-20 11:52:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo gratulas la elektitan prezidenton Gustavo Petro. Foto: PL

Havano, jun 20 (RHK) Kubo gratulis la elektitan prezidenton de Kolombio, Gustavo Petro, kandidato de la Historia Pakto, venkinto en la baloto okazinta ĉi-dimanĉe.

En sia tvitero, la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, ratifis la volon profundigi la rilatojn inter la du nacioj.

En tiu socia reto, la prezidento komentis "Mi esprimas miajn plej fratajn gratulojn al Gustavo Petro @petrogustavo pro lia elekto kiel prezidento de Kolombio en historia popola venko. Ni ripetas nian volon antaŭeniri en la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj por la bonstato de niaj popoloj."

En koncerna platformo, kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez priskribis tion ĉi-dimanĉe kiel "memorindan balotan tagon" kaj ratifis la neŝanĝeblan engaĝiĝon al paco en tiu sudamerika lando kaj la volon profundigi duflankajn rilatojn.

Petro kaj lia balotpartnerino Francia Márquez akiris venkon priskribitan kiel historia en tiu sudamerika nacio prezidita dum pli ol 200 jaroj de sektoroj de la dekstro.

La venka duopo akiris pli ol 10 milionojn da voĉoj, kio igis Petron la unua prezidento de la alternativaj kaj maldekstremaj fortoj en Kolombio.

"Hodiaŭ estas festo por la popolo. Estu festita la unua popola venko. Ke tiom da suferoj estu mildigitaj en la ĝojo, kiu hodiaŭ inundas la koron de la Patrujo. Ĉi tiu venko por Dio kaj por la Homoj kaj ilia historio. Hodiaŭ estas la tago de la stratoj kaj placoj," Petro diris en Tvitero.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up