Registara vizito en Matanzas analizas efektivigon de strategiaj programoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-23 10:23:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ĉefministro  Manuel Marrero tra la stratoj de la urbo Matanzas. Foto. PL

Matanzas, jun 23 (RHK) La kuba ĉefministro Manuel Marrero daŭrigos ĉi-ĵaŭde la registaran viziton al la okcidenta provinco Matanzas, koncentrita al la efektivigo de programoj por la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la teritorio kaj urba reorganizo.

La vojaĝo, ĝis morgaŭ, inkluzivas interŝanĝojn kun aŭtoritatoj kaj loĝantoj de la teritorio por taksi la progreso-strategion je loka nivelo kaj la naturajn potencialojn por la promocio de turismo.

Antaŭtage, la turneo ekis tra  la municipo Marĉo de Zapata , en la suda marborda areo de Matanzas, kie la registarestro insistis pri la graveco de la kunlaboro de homoj en konservado-agoj, por konservi ordon kaj la bildon de la loko.

Li emfazis, ke la teritorio havas la naturon kiel grandan allogaĵon, por kiu "konstruaj agoj devas esti efektivigitaj laŭ la reguloj por la protektado de ĉi tiu heredaĵo, en ekologia kaj daŭrigebla maniero", laŭ la oficiala tvitera konto de la Prezidanteco.

En interŝanĝo kun la loka Administra Konsilantaro, Marrero interesiĝis ankaŭ pri la situacio de patrinoj kun tri aŭ pli da infanoj, la kapabloj de infanvartejoj, la distraj elektoj, la gastronomiaj ofertoj kaj la atento al la tiel nomata (por kamparaj kaj montaj zonoj) Plano Turquino.

Tio havas la celon atingi integran evoluon de montaj kaj malfacile alireblaj areoj.

La tagordo ankaŭ inkludis turneojn ĉe strandoj situantaj en la municipo, kaj la aŭtoritatoj emfazis la bezonon alfronti urbajn kontraŭleĝecojn.

Matanzas, la dua provinco laŭ etendo en la lando (post la centra Camagüey), havas la feriejon de Varadero en la nordo, ege grava por nacia turisma evoluo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up