Kuba prezidento dankas solidarecon pro la subteno kontraŭ la usona blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-27 09:23:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Manifestacioj tra la mondo kontraŭ la usona blokado al Kubo. Foto. PL

Havano, jun 27 (RHK) La Prezidento Miguel Díaz-Canel hodiaŭ esprimis la dankemon de Kubo pro la subteno esprimita antaŭtage en pluraj nacioj kontraŭ la usona blokado trudata al la insulo.

Ni aprezas la legitiman aserton de subtenaj amikoj, kiuj ĉi-dimanĉe partoprenis en nova internacia tago kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono al nia lando antaŭ pli ol 60 jaroj, skribis la prezidento en Tvitero.

Diversaj urboj tra la mondo estis la scenejo la pasintan semajnfinon de agadoj kadre de la monda tago kontraŭ la usona sieĝo de Kubo.

Solidarecaj homoj, kubanoj loĝantaj eksterlande kaj helpistoj de ĉi tiu kariba nacio efektivigis iniciatojn en landoj kiel Usono, Meksiko, Belizo, Urugvajo, Finnlando, Francio, Italio kaj Sri-Lanko, raportis la Ministerio de Eksteraj Aferoj.

Aludante ĉi tiujn agojn, la kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez skribis en Tvitero, ke "la decido batali senĉese ĝis la forigo de la blokado estas nehaltigebla. Subtenaj amikoj kaj samlandanoj konfirmas tion en diversaj latitudoj”.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up