Meksiko ratifas decidon dungi kubajn kuracistojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-30 09:41:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksiko ratifas la decidon dungi kubajn medicinajn specialistojn.

Havano,  jun 30  (RHK) La prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador (AMLO) ratifis ĉi-merkredon en sia lando, ke 500 kubaj kuracistoj en multnombraj fakoj estos dungitaj en unua etapo, konsiderante ke sanservo estas homa rajto.

En sia matena gazetara konferenco en la Nacia Palaco, la prezidento tiel respondis al demando de ĵurnalisto pri kovrado de vakaj postenoj.

Li diris, ke la engaĝiĝo de lia ekzekutivo estas, ke ĉiuj meksikanoj havas la zorgon de ĝeneralaj kuracistoj kaj specialistoj, kaj "tial ni alportos ilin el Kubo, kies popolon kaj registaron ni dankas pro ilia solidareco, ĝi estas frata nacio," li ripetis.

"En ĉi tiu unua etapo estos 500 kaj jam estas sperto pri la kvalito de ilia laboro, ĉar ili estis en Meksiko dum la pandemio de Kovim-19, sed ni bezonos pli ĉar la deficito estas granda, kaj ni ankaŭ dungos el aliaj landoj ĉar ni devas havi ilin en ĉiuj hospitaloj,” aldonis AMLO.

Li esprimis, ke “tiu estas mia engaĝiĝo, unuavice sano por ĉiuj kaj rompo kun la tuta malbono de tiuj koruptaj, konservativaj, retrogradaj registaroj, kiuj lasis la landon sen kuracistoj kaj respondecas pri tio, ke en Meksiko ni ne havas la kuracistojn kaj specialistojn  bezonatajn".

Li konstatis, ke kubanoj ĉiam helpas kaj agas solidare, “kaj ni esperas, ke kun ilia ĉeesto kaj tiu de aliaj landoj ni havos tempon por trejni meksikajn specialistojn, ĉar ni jam duobligis la spacon en medicino kaj flegistaj lernejoj, ĉefe por specialiĝo-fakoj, ĉar el  8.000 lokoj, ni nun superas 20.000”.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up