Portorika solidareca brigado rekonas prezidenton de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-02 10:57:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Solidareco inter Kubo kaj Portoriko. Foto: PL

Havano,  jul 2 (RHK) La 31-a Brigado solidareca Juan Rius Rivera  Portoriko-Kubo   transdonis  ĉi-vendrede sian Venkomedalon al la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, al la kvin kontraŭterorismaj batalantoj kaj al la portorika sendependisma batalanto Óscar López .

La direktoro de la brigado Milagro Rivera transdonis la premion dum ceremonio en la Centro Fidel Castro per kiu la solidarecaj aktivuloj komencis sian agadon en Kubo.

Ricevinte la premion, López diris, ke Kubo kaj Porto-Riko nepre devas esti la du flugiloj de birdo kaj tiel devas esti ĉiam,  ĉar mi portas la fratan insulon en mia koro, li diris.

La preskaŭ 100 membroj de la grupo vizitis la ekspoziciejojn de la institucio kaj partoprenis politika-kulturan ceremonion, en kiu ili rememorigis la historiajn ligojn inter ambaŭ nacioj.

La direktoro de la Centro Fidel Castro,  René González diris, ke ĉi tiu rilato inter Kubo kaj Porto-Riko devenas de la 19-a jarcento, de la unuaj provoj de ambaŭ insuloj atingi sian sendependecon, kaj estas nuntempe konservita kun la subteno de Havano por la portorika sendependeco-kaŭzo.

Laŭ la programo diskonigita, la brigadanoj vizitos provincojn en la centro kaj oriento de la lando por ekscii pri la nacia realo kaj dialogi kun ĝia loĝantaro.

Ili partoprenos en la Kariba Festivalo en Santiago de Kubo kaj la omaĝojn por la 69-a datreveno de la sturmo kontraŭ la kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes.

Ĉi tiu eldono de la solidareca iniciato estas dediĉita al kuba sanpersonaro, precipe la epidemiologo Francisco Durán, la kvin kubaj kontraŭterorismaj batalantoj kaj la portorika sendependisma batalanto Óscar López.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up