Kubo-Meksika Komerca Forumo finiĝas per subskribo de interkonsentoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-15 12:58:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo:  Excelencias Cuba

Havano, jul 15 (RHK) La Komerca Forumo Kubo-Meksiko finiĝas ĉi-vendredon per la subskribo de interkonsentoj, post du komercaj rondoj, en kiuj estis taksitaj la ŝancoj vastigi ekonomiajn, komercajn kaj financajn rilatojn.

La lasta tago de la renkontiĝo ankaŭ donos al la partoprenantoj la ŝancon viziti la Specialan EvoluZonon de Mariel, kie troviĝas tri el la 11 meksikaj entreprenoj, kiuj funkcias en la insularo (kvar internaciaj ekonomiaj asocioj, kvin komunaj entreprenoj kaj du kun plene posedata kapitalo Meksika).

La inaŭguran kunsidon ĉeestis prezidento Miguel Díaz-Canel, ĉefministro Manuel Marrero, vicĉefministro Ricardo Cabrisas, kaj, flanke de Meksiko, la vicsekretario pri Industrio kaj Komerco, Héctor Guerrero.

Al la kunveno ĉeestis pli ol 100 meksikaj komercistoj kaj ĉirkaŭ 150 kubanoj, kiuj ricevis ĝisdatigon pri la kuba ekonomio kaj eksciis, ke en la unua duono de 2022 ĝi daŭras en la procezo de laŭgrada reakiro.

Dum du tagoj okazis interŝanĝoj pri  agromanĝaĵo, loĝistiko, turismo, transporto, bioteknologia kaj farmacia industrioj, renovigeblaj energioj kaj kulturo.

En la lastaj jaroj, Meksiko poziciigis sin kiel la tria lando en la regiono en la komerca interŝanĝo de varoj kun Kubo kaj, en 2021, ĝi estis sepa en la komerco de servoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up