La plej urĝa defio de la Revolucio estas la ekonomio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-23 14:05:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Pl

Havano, jul 23 (RHK) "La ekonomio estas la plej urĝa defio de la Revolucio", diris ĉi-vendrede la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, parolante ĉe la fermo de la IX-a regula sesio de la Nacia Asembleo de Popolpovo.

La prezidento diris, ke la nacio trapasas ege kompleksan scenaron, en kiu malfacilas akiri eksterlandajn enspezojn pro la streĉiĝo de la usona blokado kaj la efiko de la internacia krizo pro Kovim-19 kaj la eŭropa konflikto.

Li atentigis, ke la Malneta Interna Produkto atingis iomete kreskon, ĉesigante la falon de antaŭaj jaroj, sed la niveloj de aktiveco estas pli malaltaj ol tiuj atingitaj en jaroj antaŭ la pandemio, malgraŭ klopodoj por garantii ofertojn al la loĝantaro kaj servi la vundeblajn.

Diaz-Canel asertis, ke sub ĉi tiuj kondiĉoj multiĝis nigra merkato kaj inflacio influas la aĉetpovon de kubanoj, por kio oni aprobis ŝanĝojn por malŝlosi mekanismojn, kiuj mobilizas la produktivajn fortojn.

Li aldonis, ke por efektivigi ĉi tiujn agojn, oni konsideris la opiniojn de la loĝantaro kaj la kriteriojn de spertuloj, kiuj reliefigis la kontrolon de la Kovim-19 kiel potencialon.

Li emfazis kiel prioritatojn de la novaj decidoj, anoncitaj dum la sesioj de la Parlamento, la revigliĝon de la interna valuta merkato, la aprobon de la partopreno de malgrandaj kaj mezaj firmaoj en miksitaj entreprenoj kun ŝtataj kaj eksterlandaj kompanioj, la reaktivigon de nacia produktado kaj la pliigon de eksportoj.

La prezidento aldonis, ke ĉi tiuj rimedoj celas pliigi la provizon de varoj kaj servoj al la loĝantaro kaj kompanioj, ordigi la valutan merkaton, subteni kaj vastigi sociajn programojn, kaj pagi ŝuldojn kaj prokrastitajn pagojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up