Pintkunveno de la Senalianca Movado en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-03 08:48:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  sep 3 (RHK) La okazigo en Havano de la VI Pintkunveno de la Nealiancaj Movadoj (NAM), antaŭ hodiaŭ 43 jaroj, relanĉis tiun organizon, kiu kontribuis dum sia historio kun la libereco kaj sendependeco de pluraj landoj.

En tiu renkontiĝo, la nombro da partoprenantaj nacioj pliiĝis al 96, kun 9 observantoj kaj 10 gastoj, kaj ĝin ĉeestis la plej granda nombro da gvidantoj kaj liberigaj movadoj, kiu iam kunvenis en antaŭaj renkontiĝoj.

La parolado farita de la tiama kuba prezidento, Fidel Castro, surpreninte la prezidantecon de la NAM, konsistigis historian kontribuon al la difino de la celoj de la movado kaj valoran helpon por la debatoj, por kiuj ĝi estis enmetita en la protokolon de la movada  konferenco.

En la kunveno estis aprobita politika kaj ekonomia deklaracio, agadprogramo por kunlaboro, pluraj rezolucioj referantaj al la internacia situacio, en kongrue kun la principoj aprobitaj en la Afro-Azia Konferenco de Bandung, en 1955, antaŭulo al la kreado de la nealiancitaj landoj ĉe la unua Pintkunveno okazigita en Beogrado de la 1-a ĝis la 6-a de septembro 1961.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up