Kuba prezidento kunvenas kun guberniestroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-13 07:46:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 13 (RHK) Prioritataj aferoj en Kubo estis traktitaj antaŭtage en kunveno gvidata de la prezidento Miguel Díaz-Canel, en la Palaco de la Revolucio en ĉi tiu ĉefurbo, kun la guberniestroj de ĉiuj provincoj de la lando.

En la kunveno, la ĉefministro, Manuel Marrero, traktis aferojn rilatajn al la okazigo en la 25-a de referendumo en kiu balotantoj devas voĉdoni por la aprobo aŭ ne de la Familia Kodo, leĝo konsiderata ege  grava por la evoluo de la socio.

La ĉefministro insistis efike disvolvi la preparojn por ĉi tiu popola konsulto, por kiu dinamika provo estas planita la venontan dimanĉon je nacia nivelo, kun la celo kontroli la haveblecon de ĉiuj rimedoj kaj organizaj mekanismoj.

Same, li insistis, ke en tiu ĉi procezo regu kvalito pro ĝia vera demokratia naturo, kiu malkonstruas la seninformajn kampanjojn generitajn de eksterlando pri supozata manko de demokratio en Kubo.

Dume, Alina Balseiro, prezidantino de la Nacia Elekta Konsilio, kiu gvidas  la okazigon de la referendumo, aludis al la preparoj, kaj priskribis kiel pozitivajn la rezultojn de dinamika provo farita lastan dimanĉon en ĉiuj diplomatiaj oficejoj de la lando.

Li rememorigis, ke la dungitaro de la ambasadejoj, same kiel la kubanoj kiuj estas en labormisioj eksterlande, faros la voĉdonon dimanĉe la 18-an, dum sur la insulo ĝi okazos la 25-an.

En la kunveno, la guberniestroj analizis aliajn ĉefajn prioritatajn aferojn, kiel la venontan validiĝon de la Leĝo pri Nutraĵa Suvereneco kaj Nutraĵa kaj Nutra Sekureco (Leĝo SSAN), aprobita lastan majon de la ANPP.


Fonto: PL/ Prezidenta  retejo

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up