Kubo rekomendas financadon por evolulandoj fronte al klimata ŝanĝiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-12 15:49:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 12 (RHK) Kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez vokis  per sia tvitera konto al la Konferenco de UN pri klimata ŝanĝo rekoni la gravecon financi evolulandojn por alfronti la ruinojn de ĉi tiu monda problemo.

La ministro atentigis: "Ni esperas, ke la COP27 alprenu decidon rekonantan la urĝan bezonon de financado por perdo kaj damaĝo kaŭzita de klimata ŝanĝiĝo en evolulandoj"... "ĉi tiuj rimedoj devas esti novaj, aldonaj, taŭgaj kaj antaŭvideblaj."

Ĉi-sabaton, el la egipta urbo Sharm El Sheikh, kie okazas la pintkunveno, la kuba ministrino pri scienco, teknologio kaj medio, Elba Rosa Pérez, alvokis pli grandan tutmondan klopodon por redukti la ellason de polucia gaso.

La altranga oficistino atentigis, ke tiu klopodo devas konkretiĝi sub la principo de komunaj,  sed diferencaj respondecoj, kaj la plenumo de la financaj promesoj de la riĉaj nacioj.

Intervjuate kun la egipta televidstacio Al Balad News, la ninistrino montris, ke la insulo decideme defendas la klopodojn de evolulandoj por certigi la financajn mekanismojn necesajn por alfronti la perdojn kaj damaĝojn kaŭzitajn de klimata ŝanĝiĝo.

Ŝi aldonis, ke Kubo pledas pli bone koncentri la debatojn por la difino de nova financa celo, bazita sur la bezonoj de nacioj kun malpli da rimedoj.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up