Prezidento Díaz-Canel komencas internacian turneon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-16 13:09:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 16 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, komencis ĉi-merkredon internacian turneon de landoj en Azio, Afriko kaj Eŭropo.

Per sia Tviter-konto, la prezidento konfirmis la viziton al Alĝerio, Turkio, Rusio kaj Ĉinio responde al oficialaj invitoj de gvidantoj de tiuj nacioj.

Li aldonis en sia mesaĝo, ke dum la kunvenoj li diskutos esencajn aferojn por la kariba insulo, ĉefe rilatajn al la elektra  sektoro.

Díaz-Canel precizigis, ke la desegnita programo respondas al la politikaj kaj ekonomiaj prioritatoj de Kubo, kaj ankaŭ al la klopodoj por mildigi la efikojn de postpandemia krizo kiu superfortas la tutan mondon, kaj plimalboniĝas por Havano pro la efikoj de la usona blokado.

La prezidento emfazis, ke dum ĉi tiuj tagoj ili intense laboros por plifortigi ekonomiajn kaj politikajn ligojn, kiuj ebligas al ili daŭre antaŭenigi la disvolviĝon de Kubo.

La kuba delegitaro ankaŭ konsistas el vicĉefministroj Ricardo Cabrisas kaj Alejandro Gil; Ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez; la Ministroj pri Ekstera Komerco kaj Eksterlanda Investo, Rodrigo Malmierca; de Energio kaj Minoj, Vicente de la O; kaj de Publika Sano, José Ángel Portal Miranda.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up