Finiĝis en Kubo nomumo de kandidatoj al la municipaj asembleoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-18 10:02:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 18 (RHK) Kubo finas hodiaŭ la asembleojn por la nomumo de kandidatoj por delegitoj cele al la municipaj elektoj de Popola Povo, okazontaj en la tuta lando la 27-an de novembro.

Iniciatita la 21-an de oktobro, ĉi tiu paŝo estas la unua ligo en la balotprocezo starigita ĉiun kvinan jaron, kie la loka povo-instancoj kaj ilia gvidado estas konstituitaj, kaj ĝi difinas la okazigon de 44 700 asembleoj ĉe la najbara nivelo.

Ĝi estas ankaŭ la antaŭaĵo al la naciaj elektoj en kiuj la deputitoj al Parlamento estas elektitaj, inter ili, la estraroj de tiu organo kaj la Ŝtata Konsilio, kaj la Prezidento kaj Vicprezidento de la Respubliko.

Por la profesoro pri Konstitucia Juro, Yuliesky Amador, la procezo havas decidan signifon, ĉar ĝi estas la bazo de la kuba balotsistemo, kie la loĝantaro elektas libere kaj rekte inter siaj najbaroj tiujn kiuj povas plej bone reprezenti ilin.

La specialisto, en deklaroj algazetaro  atentigis, ke la statuso de delegito ne implicas personajn privilegiojn aŭ ekonomiajn profitojn, kaj lia mandato estas revokebla en ajna momento.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up