Alvoko por la deka Ordinara Laborperiodo de la Nacia Asembleo de Popola Povo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-22 11:54:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 22 (RHK) La prezidento de la Nacia Asembleo de la Popola Povo (Nacia Parlamento), Juan Esteban Lazo Hernández, uzante la povojn donitajn en la artikolo 111, subsekcio c), de la Konstitucio de la Respubliko, kunvokis la Dekan Ordinaran Sesiperiodon  de la Nacia Asembleo de Popolpovo en sia IX Leĝdona periodo.

La sesioj okazos ekde 9:00 a.m. la 12-an de decembro de la kuranta jaro, en la Havana Kongresejo.

"Sciigu la deputitojn de la Nacia Asembleo de Popola Povo, la agentejojn de la Centra Ŝtata Administracio kaj aliajn respondajn instancojn kaj aŭtoritatojn. Publikigu ĝin en la Oficiala Gazeto de la Respubliko kaj en aliaj amaskomunikiloj por ĝenerala scio”, instruas la alvoko.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up